Text copied!
Bibles in Esperanto

Nombroj 21:5-25 in Esperanto

Help us?

Nombroj 21:5-25 in Londona Biblio

5 Kaj la popolo ekparolis kontraŭ Dio kaj kontraŭ Moseo: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? ĉar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo naŭzas la mizera nutraĵo.
6 Tiam la Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael.
7 Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris: Ni pekis, parolante kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ vi; preĝu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo preĝis pri la popolo.
8 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Faru al vi serpenton kupran kaj metu ĝin sur stangon; kaj ĉiu mordita, kiu ekrigardos ĝin, restos viva.
9 Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis ĝin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj ĉi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva.
10 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron en Obot.
11 Kaj ili elmoviĝis el Obot, kaj starigis sian tendaron en Ije-Abarim en la dezerto, kiu estas kontraŭ Moab, en la oriento.
12 De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron en la valo de Zared.
13 De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la Amoridoj; ĉar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la Amoridoj.
14 Tial estas dirite en la Libro de la Militoj de la Eternulo: Vaheb en Sufa, Kaj la valoj de Arnon,
15 Kaj la deklivo de la valoj, Kiu turniĝas al la kolonio Ar Kaj apogiĝas al la limo de Moab.
16 Kaj de tie al Beer; tio estas tiu puto, pri kiu la Eternulo diris al Moseo: Kunvenigu la popolon, kaj Mi donos al ili akvon.
17 Tiam kantis Izrael ĉi tiun kanton: Leviĝu, puto, ni kantu pri ĝi;
18 Puto, kiun fosis princoj, Boris eminentuloj de la popolo, Per la sceptro, per siaj bastonoj. Kaj el tiu dezerto al Matana,
19 kaj el Matana al Naĥaliel, kaj el Naĥaliel al Bamot,
20 kaj el Bamot al la valo, kiu estas sur la kampo de Moab, ĉe la supro de Pisga, kiu estas turnita al la dezerto.
21 Kaj Izrael sendis senditojn al Siĥon, reĝo de la Amoridoj, por diri:
22 Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojiĝos sur kampon aŭ en vinberĝardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ĝis ni trapasos viajn limojn.
23 Sed Siĥon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraŭ Izraelon en la dezerton kaj venis ĝis Jahac kaj ekbatalis kontraŭ Izrael.
24 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon ĝis Jabok, ĝis la Amonidoj; ĉar forta estis la limo de la Amonidoj.
25 Kaj Izrael prenis ĉiujn tiujn urbojn; kaj Izrael ekloĝis en ĉiuj urboj de la Amoridoj, en Ĥeŝbon kaj en ĉiuj ĝiaj dependantaĵoj.
Nombroj 21 in Londona Biblio