3 Kaj la Eternulo elaŭskultis la voĉon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon Ĥorma.
4 Kaj ili elmoviĝis de la monto Hor laŭ la vojo al la Ruĝa Maro, por ĉirkaŭiri la landon de Edom. Kaj senkuraĝiĝis la animo de la popolo sur la vojo.
5 Kaj la popolo ekparolis kontraŭ Dio kaj kontraŭ Moseo: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? ĉar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo naŭzas la mizera nutraĵo.
6 Tiam la Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael.