Text copied!
Bibles in Esperanto

Nombroj 18:2-15 in Esperanto

Help us?

Nombroj 18:2-15 in Londona Biblio

2 Ankaŭ viajn fratojn, la tribon de Levi, la genton de via patro, alproksimigu al vi; ili aliĝu al vi kaj servu vin; kaj vi kune kun viaj filoj estos ĉe la tabernaklo de atesto.
3 Kaj ili prizorgu la gardadon de vi kaj la gardadon de la tuta tabernaklo; nur al la objektoj de la sanktejo kaj al la altaro ili ne alproksimiĝu, por ke ili ne mortu, kiel ili, tiel ankaŭ vi.
4 Ili aliĝu al vi kaj plenumu la zorgadon pri la tabernaklo de kunveno, koncerne ĉiujn servojn en la tabernaklo; sed laiko ne alproksimiĝu al vi.
5 Kaj plenumu la zorgadon pri la sanktejo kaj la zorgadon pri la altaro, por ke ne estu plu kolero kontraŭ la Izraelidoj.
6 Kaj Mi prenis viajn fratojn, la Levidojn, el inter la Izraelidoj; donace al vi ili estas donitaj por la Eternulo, por plenumi la servojn en la tabernaklo de kunveno.
7 Kaj vi kune kun viaj filoj plenumu vian pastradon en ĉio, kio koncernas la altaron, kaj tion, kio estas malantaŭ la kurteno, kaj servu; kiel donacon Mi donas al vi la servadon de via pastrado; sed laiko, kiu alproksimiĝos, estu mortigita.
8 Kaj la Eternulo diris al Aaron: Mi donis al vi la zorgadon pri Miaj oferdonoj: ĉion, kion konsekras la Izraelidoj, Mi donis al vi kaj al viaj filoj, kiel sanktan apartenaĵon per leĝo eterna.
9 Jen kio apartenas al vi el la plejsanktaĵoj, el la bruligataĵo: ĉiu ilia ofero, kiel ĉiu ilia farunofero, tiel ankaŭ ĉiu ilia pekofero kaj ĉiu ilia kulpofero, kiun ili donos al Mi, estas plejsanktaĵo por vi kaj por viaj filoj.
10 Sur la plej sankta loko manĝu tion; ĉiu virseksulo povas tion manĝi. Sankta ĝi estu por vi.
11 Kaj jen kio apartenas al vi: iliaj donacataj oferdonoj el ĉiuj skuoferoj de la Izraelidoj; al vi Mi donis ilin kaj al viaj filoj kaj al viaj filinoj kune kun vi, per leĝo eterna; ĉiu pura en via domo povas tion manĝi.
12 Ĉion plej bonan el oleo kaj ĉion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaaĵojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi.
13 La unuaj produktoj de ĉio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; ĉiu pura en via domo povas tion manĝi.
14 Ĉio, kio estas konsekrita en Izrael, apartenas al vi.
15 Ĉiu utermalferminto el ĉiuj vivaj estaĵoj, kiun ili alportas al la Eternulo, kiel el homoj, tiel ankaŭ el brutoj, apartenas al vi; tamen prenu elaĉeton pro unuenaskito el homoj, kaj ankaŭ pro unuenaskito el malpuraj brutoj prenu elaĉeton.
Nombroj 18 in Londona Biblio