Text copied!
Bibles in Esperanto

Nombroj 15:18-33 in Esperanto

Help us?

Nombroj 15:18-33 in Londona Biblio

18 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon, en kiun Mi vin kondukas,
19 kaj vi manĝos la panon de tiu lando, tiam donu oferdonon al la Eternulo.
20 Kiel unuaaĵon el via pasto alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel oferdonu ĝin.
21 El la unuaaĵoj de via pasto donu al la Eternulo oferdonon en viaj generacioj.
22 Kaj se vi eraros, kaj ne plenumos ĉiujn tiujn ordonojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo,
23 ĉion, kion la Eternulo ordonis al vi per Moseo, de la tago, en kiu la Eternulo ordonis, kaj plue, en viaj generacioj;
24 tiam se pro neatento de la komunumo estis farita la eraro, la tuta komunumo alportu unu bovidon kiel bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo, kun ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero laŭ la regularo, kaj unu kapron kiel pekoferon.
25 Kaj la pastro pekliberigos la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj estos pardonite al ili; ĉar tio estis eraro, kaj ili alportis sian oferon, fajroferon al la Eternulo, kaj sian pekoferon antaŭ la Eternulo pro sia peko.
26 Kaj estos pardonite al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj al la fremdulo, kiu loĝas inter ili; ĉar la tuta popolo eraris.
27 Kaj se unu homo pekos per eraro, tiam li alportu kaprinon jaraĝan kiel pekoferon.
28 Kaj la pastro pekliberigos la homon, kiu eraris, pekante per eraro antaŭ la Eternulo; li pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.
29 Kiel por la indiĝeno el la Izraelidoj, tiel ankaŭ por la fremdulo, kiu loĝas inter ili, unu leĝo estu por vi por tiu, kiu eraris.
30 Sed se iu faris ion per mano malhumila, ĉu li estas indiĝeno, ĉu fremdulo, li blasfemis kontraŭ la Eternulo; kaj ekstermiĝos tiu homo el inter sia popolo;
31 ĉar la vorton de la Eternulo li malestimis kaj Lian ordonon li malobeis; ekstermiĝu tiu homo, lia peko estas sur li.
32 Kiam la Izraelidoj estis en la dezerto, ili trovis homon, kiu kolektis lignon en tago sabata.
33 Kaj tiuj, kiuj trovis lin, kiam li kolektis lignon, alkondukis lin al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo.
Nombroj 15 in Londona Biblio