Text copied!
Bibles in Esperanto

Nombroj 11:25-32 in Esperanto

Help us?

Nombroj 11:25-32 in Londona Biblio

25 Kaj la Eternulo malleviĝis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejaĝulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne ĉesis.
26 Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito — ĉar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo — kaj ili ekprofetis en la tendaro.
27 Tiam kuris junulo kaj raportis al Moseo, kaj diris: Eldad kaj Medad profetas en la tendaro.
28 Kaj respondis Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de lia juneco, kaj diris: Mia sinjoro Moseo, malpermesu al ili.
29 Sed Moseo diris al li: Ĉu vi ĵaluzas pri mi? estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo fariĝu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin.
30 Kaj revenis Moseo en la tendaron, li kaj la plejaĝuloj de Izrael.
31 Kaj vento elmoviĝis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj ĵetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, ĉirkaŭ la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero.
32 Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan morgaŭan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej malmulte, kolektis dek ĥomerojn; kaj ili diskuŝigis ilin al si ĉirkaŭ la tendaro.
Nombroj 11 in Londona Biblio