Text copied!
Bibles in Esperanto

Marko 9:2-32 in Esperanto

Help us?

Marko 9:2-32 in Londona Biblio

2 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaŭ ili;
3 kaj liaj vestoj fariĝis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi.
4 Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo.
5 Kaj Petro responde diris al Jesuo: Rabeno, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.
6 Ĉar li ne sciis, kion respondi, ĉar ili tre timiĝis.
7 Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis voĉo el la nubo: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata; aŭskultu lin.
8 Kaj subite, ĉirkaŭrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.
9 Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj.
10 Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la releviĝo el la mortintoj.
11 Kaj ili demandis lin, dirante: Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe?
12 Kaj li diris al ili: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigas ĉion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata?
13 Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li ĉion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li.
14 Kaj veninte al la disĉiploj, ili vidis grandan homamason ĉirkaŭ ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili.
15 Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin.
16 Kaj li demandis ilin: Pri kio vi diskutas kun ili?
17 Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton;
18 kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne povis.
19 Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi.
20 Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta.
21 Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De infaneco.
22 Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.
23 Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto.
24 Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon.
25 Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin.
26 Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis.
27 Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis.
28 Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin?
29 Kaj li diris al ili: Ĉi tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado.
30 Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu.
31 Ĉar li instruadis siajn disĉiplojn, kaj diris al ili: La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li leviĝos post tri tagoj.
32 Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin.
Marko 9 in Londona Biblio