Text copied!
Bibles in Esperanto

Marko 7:9-29 in Esperanto

Help us?

Marko 7:9-29 in Londona Biblio

9 Kaj li diris al ili: Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.
10 Ĉar Moseo diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu.
11 Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ sia patrino: Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
12 vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ sia patrino;
13 vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.
14 Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili: Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu:
15 ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon.
16 Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
17 Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj disĉiploj demandis lin pri la parabolo.
18 Kaj li diris al ili: Ĉu vi ankaŭ estas tiel sen kompreno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin;
19 ĉar ĝi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn.
20 Kaj li diris: Kio elvenas el homo, tio profanas la homon.
21 Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj,
22 ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco;
23 ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.
24 Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kaŝita.
25 Sed aŭdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaŭ liaj piedoj.
26 Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj ŝi petis lin, ke li elpelu la demonon el ŝia filino.
27 Kaj li diris al ŝi: Lasu unue satigi la infanojn, ĉar ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.
28 Sed ŝi respondis kaj diris al li: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj sub la tablo manĝas el la panpecetoj de la infanoj.
29 Kaj li diris al ŝi: Pro ĉi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino.
Marko 7 in Londona Biblio