Text copied!
Bibles in Esperanto

Marko 4:35-39 in Esperanto

Help us?

Marko 4:35-39 in Londona Biblio

35 Kaj en tiu tago, kiam vesperiĝis, li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo.
36 Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la ŝipeto. Kaj aliaj ŝipetoj akompanis lin.
37 Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta.
38 Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li: Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?
39 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro: Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno.
Marko 4 in Londona Biblio