14Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj aŭdis, kaj dum sia irado sufokiĝas per zorgoj kaj riĉo kaj plezuroj de la vivo, kaj ne perfektigas frukton.
15Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, aŭdinte la vorton, konservas ĝin, kaj kun pacienco donas frukton.
16Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras ĝin per vazo, aŭ forŝovas ĝin sub liton; sed metas ĝin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.
17Ĉar estas kaŝita nenio, kio ne malkaŝiĝos; kaj ne estas io sekreta, kio ne koniĝos kaj klare elmontriĝos.
18Atentu do, kiamaniere vi aŭdas; ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite; kaj kiu ajn ne havas, de tiu estos forprenita eĉ tio, kion li ŝajne havas.
19Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso.
20Kaj oni sciigis lin: Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi.
21Sed respondante, li diris al ili: Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio, kaj ĝin plenumas.
22Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en ŝipeton li kaj liaj disĉiploj; kaj li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmariĝis.
23Sed dum ili veturis, li endormiĝis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute pleniĝis de akvo, kaj estis en danĝero.
24Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante: Estro, estro, ni pereas. Kaj li leviĝis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili ĉesiĝis, kaj fariĝis sereno.
25Kaj li diris al ili: Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia: Kiu do estas ĉi tiu? ĉar li ordonas eĉ al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.
26Kaj ili ŝipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraŭ Galileo.
27Kaj kiam li surbordiĝis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj loĝis ne en domo, sed en la tomboj.
28Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaŭ li, kaj laŭtvoĉe diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.
29Ĉar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. Ĉar ĝi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per ĉenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn.
30Kaj Jesuo demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li diris: Legio; ĉar multaj demonoj eniris en lin.
31Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon.
32Kaj estis tie granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili.
33Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutaĵo en la lagon, kaj sufokiĝis.
34Kaj kiam iliaj paŝtistoj vidis la okazintaĵon, ili forkuris, kaj rakontis ĝin en la urbo kaj en la kamparo.
35Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, ĉe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis.
36Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere la demonhavinto saniĝis.