Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 7:5-29 in Esperanto

Help us?

Luko 7:5-29 in Londona Biblio

5 ĉar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon.
6 Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li: Sinjoro, ne ĝenu vin; ĉar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;
7 pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo saniĝos.
8 Ĉar mi ankaŭ estas homo metita sub aŭtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al ĉi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras.
9 Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta: Mi diras al vi: Eĉ en Izrael mi ne trovis tiom da fido.
10 Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.
11 Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj disĉiploj kaj granda homamaso.
12 Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun ŝi.
13 Kaj kiam la Sinjoro ŝin vidis, li kortuŝiĝis pri ŝi, kaj diris al ŝi: Ne ploru.
14 Kaj li alproksimiĝis, kaj tuŝis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris: Junulo, mi diras al vi: Leviĝu.
15 Kaj la mortinto side leviĝis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.
16 Kaj timo kaptis ĉiujn; kaj ili gloris Dio, dirante: Granda profeto leviĝis inter ni; kaj: Dio vizitis Sian popolon.
17 Kaj ĉi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta ĉirkaŭaĵo.
18 Kaj la disĉiploj de Johano sciigis lin pri ĉio tio.
19 Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj disĉiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?
20 Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris: Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?
21 En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon.
22 Kaj li respondis kaj diris al ili: Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj aŭdis: blinduloj vidas, lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, mortintoj leviĝas, al malriĉuloj evangelio estas predikata.
23 Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi.
24 Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento?
25 Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, troviĝas en domoj de reĝoj.
26 Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.
27 Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.
28 Mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li.
29 Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, aŭdinte, pravigis Dion, ĉar ili ricevis la bapton de Johano.
Luko 7 in Londona Biblio