Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 4:4-15 in Esperanto

Help us?

Luko 4:4-15 in Londona Biblio

4 Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo.
5 Kaj kondukinte lin supren, li montris al li ĉiujn regnojn de la mondo en momento da tempo.
6 Kaj la diablo diris al li: Mi donos al vi la tutan ĉi tiun potencon kaj ilian gloron; ĉar ĝi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi ĝin donas.
7 Se do vi adorkliniĝos antaŭ mi, ĉio estos via.
8 Kaj responde Jesuo diris al li: Estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, adorkliniĝu, kaj al Li sola servu.
9 Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin de ĉi tie malsupren;
10 ĉar estas skribite: Al siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,
11 kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
12 Kaj responde Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.
13 Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li ĝis estonta tempo.
14 Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta ĉirkaŭaĵo.
15 Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de ĉiuj.
Luko 4 in Londona Biblio