Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 4:25-40 in Esperanto

Help us?

Luko 4:25-40 in Londona Biblio

25 Kun vereco mi diras al vi: Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis ŝlosita la ĉielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando;
26 kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino.
27 Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Eliŝa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.
28 Kaj ĉiuj en la sinagogo pleniĝis de kolero, aŭdante tion;
29 kaj leviĝinte, ili elĵetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por ĵeti lin malsupren.
30 Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.
31 Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;
32 kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto.
33 Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per laŭta voĉo,
34 dirante: Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? Ĉu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.
35 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj ĵetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.
36 Kaj falis miro sur ĉiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante: Kia vorto estas ĉi tio? ĉar kun aŭtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.
37 Kaj famo pri li eliris al ĉiu loko de la tuta ĉirkaŭaĵo.
38 Kaj leviĝinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri ŝi.
39 Kaj starante super ŝi, li admonis la febron; kaj ĝi forlasis ŝin, kaj ŝi tuj leviĝis kaj servis al ili.
40 Kaj ĉe la subiro de la suno ĉiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur ĉiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.
Luko 4 in Londona Biblio