Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 3

Luko 3:12-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
12Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru?
13Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas ordonite.
14Kaj ankaŭ soldatoj lin demandis, dirante: Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili: Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.
15Kaj kiam la popolo atendis, kaj ĉiuj diskutis en siaj koroj pri Johano, ĉu eble li estas la Kristo,
16Johano respondis al ĉiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
17lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian draŝejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.
18Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo.
19Sed Herodo, la tetrarĥo, riproĉite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri ĉiuj malbonaĵoj, kiujn Herodo faris,
20aldonis al ĉio ankaŭ ĉi tion, ke li enŝlosis Johanon en malliberejo.

Read Luko 3Luko 3
Compare Luko 3:12-20Luko 3:12-20