Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 24

Luko 24:17-30

Help us?
Click on verse(s) to share them!
17Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno.
18Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj?
19Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo;
20kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis.
21Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis.
22Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo,
23kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas.
24Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.
25Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis!
26Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron?
27Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.
28Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros.
29Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili.
30Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.

Read Luko 24Luko 24
Compare Luko 24:17-30Luko 24:17-30