30 Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin.
31 Ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?
32 Kaj estis kondukataj kun li ankaŭ aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.
33 Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre.
34 Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn.
35 Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante: Aliajn li savis: li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito.