Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 23:13-22 in Esperanto

Help us?

Luko 23:13-22 in Londona Biblio

13 Kaj Pilato, kunvokinte la ĉefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon,
14 diris al ili: Vi alkondukis antaŭ min ĉi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaŭ vi, mi trovis nenian kulpon en ĉi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas;
15 nek Herodo ankaŭ, ĉar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li.
16 Tial mi lin skurĝos kaj liberigos.
17 Ĉar li devis liberigi unu al ili dum la festo.
18 Sed amase ili kriis, dirante: Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason;
19 kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon.
20 Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;
21 sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin.
22 Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos.
Luko 23 in Londona Biblio