Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 22:35-64 in Esperanto

Help us?

Luko 22:35-64 in Londona Biblio

35 Kaj li diris al ili: Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi?
36 Kaj ili diris: Nenio. Kaj li diris al ili: Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu ĝin, kaj ankaŭ sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj aĉetu glavon.
37 Ĉar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumiĝi pri mi: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; ĉar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon.
38 Kaj ili diris: Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas.
39 Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la disĉiploj lin sekvis.
40 Kaj veninte al la loko, li diris al ili: Preĝu, ke vi ne eniru en tenton.
41 Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis,
42 dirante: Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via.
43 Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin.
44 Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.
45 Kaj leviĝinte post la preĝo, li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj de malĝojo,
46 kaj diris al ili: Kial vi dormas? leviĝu kaj preĝu, ke vi ne eniru en tenton.
47 Dum li ankoraŭ parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaŭ ili, kaj alproksimiĝis al Jesuo, por kisi lin.
48 Sed Jesuo diris al li: Judas, ĉu vi perfidas per kiso la Filon de homo?
49 Kaj kiam tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin, vidis, kio sekvos, ili diris: Sinjoro, ĉu ni frapu per glavo?
50 Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian dekstran orelon.
51 Sed Jesuo responde diris: Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin.
52 Kaj Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin: Ĉu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston?
53 Kiam mi estis ĉiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraŭ min viajn manojn; sed ĉi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.
54 Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la ĉefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.
55 Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidiĝis meze de ili.
56 Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris:
57 Ĉi tiu ankaŭ estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante: Virino, mi lin ne konas.
58 Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estas el ili. Sed Petro diris: Viro, mi ne estas.
59 Kaj post la daŭro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante: Vere, ĉi tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano.
60 Sed Petro diris: Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, la koko kriis.
61 Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li: Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min malkonfesos.
62 Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.
63 Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis.
64 Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin frapis?
Luko 22 in Londona Biblio