Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 22:12-31 in Esperanto

Help us?

Luko 22:12-31 in Londona Biblio

12 Kaj li montros al vi grandan supran ĉambron aranĝitan; tie pretigu.
13 Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.
14 Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li.
15 Kaj li diris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos;
16 ĉar mi diras al vi: Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio.
17 Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris: Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi;
18 ĉar mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis venos la regno de Dio.
19 Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.
20 Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi.
21 Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.
22 Ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!
23 Kaj ili komencis diskuti inter si: kiu el ili faros tion.
24 Kaj fariĝis ankaŭ inter ili disputo: kiun el ili oni opinias la plej granda.
25 Kaj li diris al ili: La reĝoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.
26 Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto.
27 Ĉar kiu estas la pli granda, la sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.
28 Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;
29 kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;
30 por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.
31 Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon;
Luko 22 in Londona Biblio