Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 21:8-24 in Esperanto

Help us?

Luko 21:8-24 in Londona Biblio

8 Kaj li diris: Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj: La tempo proksimiĝis; ne sekvu ilin.
9 Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj tumultoj, ne teruriĝu; ĉar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino.
10 Tiam li diris al ili: Leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno;
11 kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos teruraĵoj kaj grandaj signoj el la ĉielo.
12 Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo.
13 Tio fariĝos por vi atesto.
14 Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo;
15 ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri.
16 Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.
17 Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo.
18 Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos.
19 Per via pacienco vi akiros viajn animojn.
20 Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis.
21 Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien.
22 Ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita.
23 Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraŭ ĉi tiu popolo.
24 Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj.
Luko 21 in Londona Biblio