Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 21:25-28 in Esperanto

Help us?

Luko 21:25-28 in Londona Biblio

25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la muĝado de la maro kaj la ondegoj;
26 homoj malfortiĝos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; ĉar la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos.
27 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.
28 Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.
Luko 21 in Londona Biblio