Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 20:19-24 in Esperanto

Help us?

Luko 20:19-24 in Londona Biblio

19 Kaj la skribistoj kaj ĉefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; ĉar ili eksciis, ke kontraŭ ili li parolis ĉi tiun parabolon.
20 Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj aŭtoritato de la provincestro.
21 Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio:
22 Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
23 Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili:
24 Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis: De Cezaro.
Luko 20 in Londona Biblio