40kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabeton.
41Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito,
42kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris: Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro.
43Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?
44Ĉar jen kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro.
45Kaj feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo.
46Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon,
47Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
48Ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
49Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, Kaj sankta estas Lia nomo.
50Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.
51Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
52Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.
53Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, Kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
54Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.