Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 19:9-20 in Esperanto

Help us?

Luko 19:9-20 in Londona Biblio

9 Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham.
10 Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.
11 Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos.
12 Li do diris: Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.
13 Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min’ojn, kaj diris al ili: Negocadu, ĝis mi revenos.
14 Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro reĝu super ni.
15 Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado.
16 Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min’o produktis dek min’ojn.
17 Kaj li diris al li: Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj.
18 Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min’o faris kvin min’ojn.
19 Li diris ankaŭ al tiu: Vi ankaŭ estu super kvin urboj.
20 Kaj alia venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min’o, kiun mi konservis, flankemetitan en viŝtuko;
Luko 19 in Londona Biblio