Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 18:25-35 in Esperanto

Help us?

Luko 18:25-35 in Londona Biblio

25 Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
26 Kaj tiuj, kiuj tion aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita?
27 Sed li diris: Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio.
28 Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin.
29 Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio,
30 kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.
31 Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.
32 Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita;
33 kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.
34 Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.
35 Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;
Luko 18 in Londona Biblio