Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 16:15-26 in Esperanto

Help us?

Luko 16:15-26 in Londona Biblio

15 Kaj li diris al ili: Vi estas tiuj, kiuj ŝajnigas sin justaj antaŭ homoj, sed Dio scias viajn korojn; ĉar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenaĵo antaŭ Dio.
16 La leĝo kaj la profetoj estis ĝis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj ĉiu al ĝi sin perforte aligas.
17 Sed estas pli facile por la ĉielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la leĝo fali.
18 Ĉiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edziĝas kun alia, adultas; kaj kiu edziĝas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.
19 Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage;
20 kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn,
21 kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn.
22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita.
23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino.
24 Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo.
25 Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas.
26 Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni.
Luko 16 in Londona Biblio