Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 12:10-17 in Esperanto

Help us?

Luko 12:10-17 in Londona Biblio

10 Kaj por ĉiu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu blasfemas kontraŭ la Sankta Spirito, ne estos pardono.
11 Kaj kiam oni kondukos vin antaŭ la sinagogojn kaj regantojn kaj aŭtoritatulojn, ne zorgu, kiel aŭ kion respondi, aŭ kion diri;
12 ĉar la Sankta Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri.
13 Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon.
14 Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis min super vi kiel juĝanton aŭ dividanton?
15 Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj.
16 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de unu riĉulo donis abunde;
17 kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn?
Luko 12 in Londona Biblio