Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 11:39-49 in Esperanto

Help us?

Luko 11:39-49 in Londona Biblio

39 Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto.
40 Malsaĝuloj! ĉu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaŭ la internon?
41 Tamen, uzu por almozo la internaĵojn, kaj jen ĉio estas al vi pura.
42 Sed ve al vi, Fariseoj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj ruto kaj ĉiu vegetaĵo, kaj preterlasas juĝon kaj amon al Dio; ĉi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi.
43 Ve al vi, Fariseoj! ĉar vi amas la ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj.
44 Ve al vi! ĉar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias.
45 Kaj unu el la leĝistoj responde diris al li: Majstro, dirante ĉi tion, vi ankaŭ nin riproĉas.
46 Kaj li diris: Ve ankaŭ al vi, leĝistoj! ĉar vi ŝarĝas homojn per ŝarĝoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tuŝas eĉ per unu el viaj fingroj la ŝarĝojn.
47 Ve al vi! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis.
48 Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; ĉar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn.
49 Tial ankaŭ diris la saĝo de Dio: Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos;
Luko 11 in Londona Biblio