Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 10:18-25 in Esperanto

Help us?

Luko 10:18-25 in Londona Biblio

18 Kaj li diris al ili: Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo.
19 Jen mi donis al vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos.
20 Tamen ne ĝoju pri tio, ke la spiritoj submetiĝis al vi; sed ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.
21 En tiu sama horo li ĝojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis.
22 Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.
23 Kaj sin turninte al la disĉiploj, li flanke diris: Feliĉaj estas la okuloj, kiuj vidas tion, kion vi vidas;
24 ĉar mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj reĝoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj aŭdi tion, kion vi aŭdas, kaj ili ne aŭdis.
25 Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
Luko 10 in Londona Biblio