Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 8:5-9 in Esperanto

Help us?

Levidoj 8:5-9 in Londona Biblio

5 Kaj Moseo diris al la komunumo: Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis fari.
6 Kaj Moseo alvenigis Aaronon kaj liajn filojn, kaj li lavis ilin per akvo.
7 Kaj li metis sur lin la ĥitonon kaj zonis lin per zono kaj vestis lin per la tuniko kaj metis sur lin la efodon kaj zonis lin per la zono de la efodo kaj alfortikigis per ĝi la efodon sur li.
8 Kaj li metis sur lin la surbrustaĵon, kaj sur la surbrustaĵon la signojn de lumo kaj de justo.
9 Kaj li metis la cidaron sur lian kapon, kaj sur la cidaron sur la antaŭa flanko li metis la oran tabuleton, la sanktan kronon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
Levidoj 8 in Londona Biblio