Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 8:10-16 in Esperanto

Help us?

Levidoj 8:10-16 in Londona Biblio

10 Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj li sanktigis ilin.
11 Kaj li aspergis per tio la altaron sep fojojn, kaj li sankteŝmiris la altaron kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la lavujon kaj ĝian piedestalon, por sanktigi ilin.
12 Kaj li verŝis iom el la sankta oleo sur la kapon de Aaron, kaj li ŝmiris lin, por sanktigi lin.
13 Kaj Moseo alvenigis la filojn de Aaron kaj vestis ilin per ĥitonoj kaj zonis ilin per zonoj kaj alligis sur ili mitrojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
14 Kaj li alkondukis la propekan bovidon, kaj Aaron kaj liaj filoj metis siajn manojn sur la kapon de la propeka bovido.
15 Kaj Moseo ĝin buĉis, kaj li prenis iom el la sango kaj metis per sia fingro sur la kornojn de la altaro ĉirkaŭe kaj pekliberigis la altaron; kaj la ceteran sangon li elverŝis ĉe la bazo de la altaro, kaj sanktigis ĉi tiun, por pekliberigi ĝin.
16 Kaj li prenis la tutan sebon, kiu estis sur la internaĵoj, kaj la reton de la hepato, kaj ambaŭ renojn kaj ilian sebon, kaj Moseo bruligis tion sur la altaro.
Levidoj 8 in Londona Biblio