Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 7:29-32 in Esperanto

Help us?

Levidoj 7:29-32 in Londona Biblio

29 Diru al la Izraelidoj jene: Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj;
30 propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustaĵo li alportu; la brustaĵon, por skui ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
31 Kaj la pastro bruligos la sebon sur la altaro, kaj la brustaĵo estos por Aaron kaj por liaj filoj.
32 Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu kiel levoferon al la pastro.
Levidoj 7 in Londona Biblio