Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 4:29-32 in Esperanto

Help us?

Levidoj 4:29-32 in Londona Biblio

29 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la propeka ofero, kaj li buĉu la propekan oferon sur la loko de la bruloferoj.
30 Kaj la pastro prenos iom el ĝia sango per sia fingro kaj metos sur la kornojn de la altaro de bruloferoj, kaj la tutan ceteran sangon li elverŝos ĉe la bazo de la altaro.
31 Kaj ĝian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos ĝin sur la altaro, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.
32 Se ŝafon li alportos kiel sian propekan oferon, li alportu virinseksan, sendifektan.
Levidoj 4 in Londona Biblio