Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 3:6-17 in Esperanto

Help us?

Levidoj 3:6-17 in Londona Biblio

6 Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero al la Eternulo, ĉu ĝi estas virseksa, ĉu virinseksa, sendifektan li ĝin alportu.
7 Se ŝafidon li alportas kiel sian oferon, li alportu ĝin antaŭ la Eternulon;
8 kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe.
9 Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo ĝian sebon, la tutan voston, detranĉitan ĉe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,
10 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu.
11 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; ĝi estas manĝaĵo, fajrofero al la Eternulo.
12 Kaj se lia ofero estas kapro, li alportu ĝin antaŭ la Eternulon.
13 Kaj li metu sian manon sur ĝian kapon, kaj li buĉu ĝin antaŭ la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe.
14 Kaj li alportu el ĝi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,
15 kaj ambaŭ renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas ĉe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li ĝin apartigu.
16 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; ĝi estas manĝaĵo, fajrofero, agrabla odoraĵo; la tuta sebo estu por la Eternulo.
17 Ĝi estu eterna leĝo por viaj generacioj en ĉiuj viaj loĝlokoj; sebon kaj sangon neniam manĝu.
Levidoj 3 in Londona Biblio