Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 26:3-22 in Esperanto

Help us?

Levidoj 26:3-22 in Londona Biblio

3 Se vi agos laŭ Miaj leĝoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin,
4 tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktaĵojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.
5 Kaj la tempo de draŝado daŭros ĉe vi ĝis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj daŭros ĝis la semado, kaj vi manĝos vian panon sate kaj vi loĝos sendanĝere en via lando.
6 Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kuŝos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.
7 Kaj vi pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaŭ vi de glavo.
8 Kaj kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj malamikoj falos antaŭ vi de glavo.
9 Kaj Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi.
10 Kaj vi manĝos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova.
11 Kaj Mi starigos Mian loĝejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos.
12 Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.
13 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.
14 Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros ĉiujn ĉi tiujn ordonojn;
15 kaj se vi malestimos Miajn leĝojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos ĉiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon:
16 tiam ankaŭ Mi faros al vi tion: Mi sendos sur vin teruron, maldikiĝon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin manĝos viaj malamikoj.
17 Kaj Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin, kaj vi falos antaŭ viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin.
18 Kaj se vi malgraŭ ĉi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj.
19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian ĉielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro.
20 Kaj vane konsumiĝos via forto; via tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn.
21 Kaj se vi malgraŭ tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laŭ viaj pekoj.
22 Kaj Mi venigos sur vin la sovaĝajn bestojn, kaj ili formanĝos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertiĝos.
Levidoj 26 in Londona Biblio