16 Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo. Ĉu fremdulo, ĉu indiĝeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita.
17 Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu.
18 Kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi: beston pro besto.
19 Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris:
20 rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li.
21 Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro ĝi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita.