Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 22:9-14 in Esperanto

Help us?

Levidoj 22:9-14 in Londona Biblio

9 Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne portu sur si pekon kaj ne mortu en ĝi, se ili tion malhonoros: Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.
10 Kaj neniu laiko manĝu sanktaĵon; loĝanto ĉe pastro kaj ankaŭ dungito ne manĝu sanktaĵon.
11 Se pastro aĉetis homon per sia mono, tiu povas manĝi tion; kaj tiuj, kiuj naskiĝis en lia domo, povas manĝi lian panon.
12 Se filino de pastro edziniĝis kun viro laika, ŝi ne manĝu el la levataj sanktaĵoj.
13 Sed se filino de pastro fariĝis vidvino aŭ eksedzino kaj ŝi ne havas infanojn, kaj ŝi revenis en la domon de sia patro, kiel ŝi estis en sia juneco, tiam ŝi povas manĝi la panon de sia patro; sed neniu laiko devas ĝin manĝi.
14 Se iu manĝis sanktaĵon per eraro, li aldonu al ĝi kvinonon de la valoro kaj redonu al la pastro la sanktaĵon.
Levidoj 22 in Londona Biblio