Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 22:15-28 in Esperanto

Help us?

Levidoj 22:15-28 in Londona Biblio

15 Ili ne malhonoru la sanktaĵojn de la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la Eternulo.
16 Kaj ili ne ŝarĝu sur sin la kulpon de la krimo, manĝante siajn sanktaĵojn; ĉar Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.
17 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
18 Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu el la domo de Izrael aŭ el la fremduloj inter Izrael alportas sian oferon, ĉu ĝi estas promesitaĵo aŭ ĉu ĝi estas ofero memvola, kiun ili alportas al la Eternulo kiel bruloferon,
19 tiam, por ke vi akiru plaĉon, ĝi devas esti sendifekta, virseksa, el grandaj brutoj, el ŝafoj, aŭ el kaproj.
20 Neniun beston, kiu havas difektaĵon, alportu, ĉar ĝi ne akirigos al vi plaĉon.
21 Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por plenumi promeson aŭ memvole, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, ĝi estu sendifekta, por ke ĝi plaĉu; nenia difekto estu sur ĝi.
22 Beston blindan aŭ difektitan aŭ kriplan aŭ absceshavan aŭ aknohavan aŭ favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo.
23 Bovon aŭ ŝafon, kiu havas tro longajn aŭ tro mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon memvolan, sed kiel promesita ofero ĝi ne akiros plaĉon.
24 Beston, kiu havas testikon kunpremitan, disbatitan, deŝiritan, aŭ fortranĉitan, ne alportu al la Eternulo, kaj en via lando ne faru tion.
25 Kaj el la manoj de alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio; ĉar kriplaĵo estas sur ili, difektaĵo estas sur ili: ili ne akiros al vi plaĉon.
26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
27 Kiam naskiĝos bovido aŭ ŝafido aŭ kaprido, tiam ĝi restu dum sep tagoj sub sia patrino, kaj de post la oka tago kaj plue ĝi povas akiri plaĉon kiel fajrofero al la Eternulo.
28 Sed nek bovon, nek ŝafon buĉu kun ĝia ido en unu tago.
Levidoj 22 in Londona Biblio