Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 20:5-17 in Esperanto

Help us?

Levidoj 20:5-17 in Londona Biblio

5 tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj kontraŭ lian familion, kaj Mi ekstermos lin, kaj ĉiujn, kiuj malĉastos, imitante lin en la malĉastado por Moleĥ, el inter ilia popolo.
6 Kaj se iu animo sin turnos al magiistoj kaj sorĉistoj, por malĉasti sub ilia gvido, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun animon kaj ekstermos ĝin el inter ĝia popolo.
7 Sanktigu vin kaj estu sanktaj, ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.
8 Kaj observu Miajn leĝojn kaj plenumu ilin: Mi estas la Eternulo, kiu sanktigas vin.
9 Ĉiu, kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, estu mortigita: sian patron kaj sian patrinon li malbenis, lia sango estu sur li.
10 Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino.
11 Kaj se iu kuŝis kun la edzino de sia patro, li malkovris la nudecon de sia patro; ambaŭ ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
12 Kaj se iu kuŝis kun sia bofilino, ili ambaŭ estu mortigitaj: abomenaĵon ili faris, ilia sango estu sur ili.
13 Kaj se iu kuŝis kun viro kiel kun virino, abomenaĵon ili ambaŭ faris: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
14 Kaj se iu prenis virinon kaj ŝian patrinon, tio estas malĉastegeco: per fajro oni forbruligu lin kaj ilin, por ke ne estu malĉasteco inter vi.
15 Kaj se iu kuŝis kun bruto, li estu mortigita, kaj ankaŭ la bruton mortigu.
16 Kaj se virino alproksimiĝis al ia bruto, por sekskuniĝi kun ĝi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili.
17 Kaj se iu prenis sian fratinon, filinon de sia patro aŭ filinon de sia patrino, kaj li vidis ŝian nudecon kaj ŝi vidis lian nudecon, tio estas maldecaĵo; kaj ili devas esti ekstermitaj antaŭ la okuloj de sia popolo: la nudecon de sia fratino li malkovris, li portu sian pekon.
Levidoj 20 in Londona Biblio