Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 19:29-33 in Esperanto

Help us?

Levidoj 19:29-33 in Londona Biblio

29 Ne senhonorigu vian filinon, prostituante ŝin; por ke la lando ne fariĝu prostituista kaj por ke la lando ne pleniĝu de malĉasteco.
30 Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu: Mi estas la Eternulo.
31 Ne turnu vin al magiistoj nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.
32 Antaŭ grizulo stariĝu, kaj respektu la vizaĝon de maljunulo, kaj timu vian Dion: Mi estas la Eternulo.
33 Kaj se ekloĝos ĉe vi fremdulo en via lando, ne premu lin.
Levidoj 19 in Londona Biblio