Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 19:2-14 in Esperanto

Help us?

Levidoj 19:2-14 in Londona Biblio

2 Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili: Sanktaj estu, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.
3 Ĉiu el vi timu sian patrinon kaj sian patron, kaj Miajn sabatojn observu: Mi estas la Eternulo, via Dio.
4 Ne turnu vin al idoloj, kaj diojn fanditajn ne faru al vi: Mi estas la Eternulo, via Dio.
5 Kaj kiam vi buĉos pacoferon al la Eternulo, buĉu ĝin, por akiri plaĉon.
6 En la tago de la oferado ĝi estu manĝata kaj en la morgaŭa tago; sed tion, kio restis ĝis la tria tago, oni forbruligu per fajro.
7 Sed se oni ĝin manĝos en la tria tago, ĝi estos abomenaĵo, ĝi ne plaĉos.
8 Kaj ĝia manĝinto portos sur si sian malbonagon, ĉar li malhonoris la sanktaĵon de la Eternulo; kaj tiu animo ekstermiĝos el sia popolo.
9 Kaj kiam vi rikoltos rikoltaĵon de via tero, ne rikoltu ĉion ĝis la rando de via kampo, kaj la restaĵon de via rikoltaĵo ne forkolektu.
10 Kaj vian vinberejon ne tute senberigu, kaj la falintajn berojn en via vinberejo ne forkolektu; por la malriĉulo kaj por la fremdulo restigu ilin: Mi estas la Eternulo, via Dio.
11 Ne ŝtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.
12 Kaj ne ĵuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio: Mi estas la Eternulo.
13 Ne premu vian proksimulon kaj ne rabu; la pago por dungito ne noktorestu ĉe vi ĝis mateno.
14 Ne malbenu surdulon, kaj antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon; timu vian Dion: Mi estas la Eternulo.
Levidoj 19 in Londona Biblio