Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 19:18-24 in Esperanto

Help us?

Levidoj 19:18-24 in Londona Biblio

18 Ne faru venĝon kaj ne portu koleron kontraŭ la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem: Mi estas la Eternulo.
19 Miajn leĝojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.
20 Se viro kuŝas kun virino pro semo, kaj ŝi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraŭ ne elaĉetita aŭ ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, ĉar ŝi ne estis libera.
21 Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaŭ la pordon de la tabernaklo de kunveno virŝafon kiel pekoferon.
22 Kaj la pastro pekliberigos lin per la virŝafo de pekofero antaŭ la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.
23 Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon manĝodonan, tiam rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaŭ konsekritaj, ili ne estu manĝataj.
24 En la kvara jaro ĉiuj ĝiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.
Levidoj 19 in Londona Biblio