Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 18:8-18 in Esperanto

Help us?

Levidoj 18:8-18 in Londona Biblio

8 La nudecon de via patredzino ne malkovru: ĝi estas la nudeco de via patro.
9 La nudecon de via fratino, filino de via patro aŭ filino de via patrino, ĉu ŝi naskiĝis en la domo, ĉu ŝi naskiĝis ekstere, ne malkovru ilian nudecon.
10 La nudecon de filino de via filo aŭ de filino de via filino, ne malkovru ilian nudecon; ĉar tio estas via nudeco.
11 La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskiĝis de via patro, ŝi estas via fratino, ne malkovru ŝian nudecon.
12 La nudecon de fratino de via patro ne malkovru: ŝi estas korpoparencino de via patro.
13 La nudecon de fratino de via patrino ne malkovru; ĉar ŝi estas korpoparencino de via patrino.
14 La nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne alproksimiĝu: ŝi estas via onklino.
15 La nudecon de via bofilino ne malkovru: ŝi estas edzino de via filo, ne malkovru ŝian nudecon.
16 La nudecon de edzino de via frato ne malkovru: ĝi estas nudeco de via frato.
17 La nudecon de virino kaj de ŝia filino ne malkovru: filinon de ŝia filo kaj filinon de ŝia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon: ili estas korpoparencinoj; tio estas malĉasteco.
18 Kaj virinon kune kun ŝia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri ŝian nudecon apud ŝi, dum ŝia vivo.
Levidoj 18 in Londona Biblio