Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 18:2-13 in Esperanto

Help us?

Levidoj 18:2-13 in Londona Biblio

2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.
3 Laŭ la agoj de la lando Egipta, en kiu vi loĝis, ne agu; kaj laŭ la agoj de la lando Kanaana, en kiun Mi venigas vin, ne agu; laŭ iliaj leĝoj ne kondutu.
4 Miajn decidojn plenumu kaj Miajn leĝojn observu, por konduti laŭ ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.
5 Kaj observu Miajn leĝojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili: Mi estas la Eternulo.
6 Neniu alproksimiĝu al iu sia korpoparencino, por malkovri nudecon: Mi estas la Eternulo.
7 La nudecon de via patro kaj la nudecon de via patrino ne malkovru: ŝi estas via patrino, ne malkovru ŝian nudecon.
8 La nudecon de via patredzino ne malkovru: ĝi estas la nudeco de via patro.
9 La nudecon de via fratino, filino de via patro aŭ filino de via patrino, ĉu ŝi naskiĝis en la domo, ĉu ŝi naskiĝis ekstere, ne malkovru ilian nudecon.
10 La nudecon de filino de via filo aŭ de filino de via filino, ne malkovru ilian nudecon; ĉar tio estas via nudeco.
11 La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskiĝis de via patro, ŝi estas via fratino, ne malkovru ŝian nudecon.
12 La nudecon de fratino de via patro ne malkovru: ŝi estas korpoparencino de via patro.
13 La nudecon de fratino de via patrino ne malkovru; ĉar ŝi estas korpoparencino de via patrino.
Levidoj 18 in Londona Biblio