Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 18:15-25 in Esperanto

Help us?

Levidoj 18:15-25 in Londona Biblio

15 La nudecon de via bofilino ne malkovru: ŝi estas edzino de via filo, ne malkovru ŝian nudecon.
16 La nudecon de edzino de via frato ne malkovru: ĝi estas nudeco de via frato.
17 La nudecon de virino kaj de ŝia filino ne malkovru: filinon de ŝia filo kaj filinon de ŝia filino ne prenu, por malkovri ilian nudecon: ili estas korpoparencinoj; tio estas malĉasteco.
18 Kaj virinon kune kun ŝia fratino ne prenu kiel konkurantinon, por malkovri ŝian nudecon apud ŝi, dum ŝia vivo.
19 Kaj al virino dum ŝia monata malpureco ne alproksimiĝu, por malkovri ŝian nudecon.
20 Kaj kun la edzino de via proksimulo ne kuŝu pro semo, malpuriĝante kun ŝi.
21 Kaj el via idaro ne fordonu oferon al Moleĥ, kaj ne malhonoru la nomon de via Dio: Mi estas la Eternulo.
22 Kaj kun virseksulo ne kuŝu, kiel oni kuŝas kun virino: tio estas abomenaĵo.
23 Kaj kun nenia bruto kuŝu, malpuriĝante per ĝi; kaj virino ne stariĝu antaŭ bruto, por kuniĝi: tio estas fiaĵo.
24 Ne malpuriĝu per ĉio ĉi tio; ĉar per ĉio ĉi tio malpuriĝis la popoloj, kiujn Mi forpelas de antaŭ vi.
25 Kaj malpuriĝis la tero, kaj Mi postulas respondon pri ĝia malbonagado, kaj la tero elĵetas siajn loĝantojn.
Levidoj 18 in Londona Biblio