Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 17:4-10 in Esperanto

Help us?

Levidoj 17:4-10 in Londona Biblio

4 kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por prezenti ĝin kiel oferon al la Eternulo, antaŭ la loĝejo de la Eternulo, tiam tiu homo estos kulpa pri sango: li verŝis sangon, kaj tiu homo ekstermiĝos el inter sia popolo.
5 Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn buĉotojn, kiujn ili volas buĉi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaŭ la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili buĉu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo.
6 Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo.
7 Ili ne buĉu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malĉaste adoras. Leĝo eterna tio estu por ili en iliaj generacioj.
8 Kaj diru al ili: Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, alportos bruloferon aŭ simplan oferon,
9 kaj ne alkondukos ĝin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por oferfari ĝin al la Eternulo, tiam tiu homo ekstermiĝos el sia popolo.
10 Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, manĝos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ tiun, kiu manĝis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo.
Levidoj 17 in Londona Biblio