Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 16:6-18 in Esperanto

Help us?

Levidoj 16:6-18 in Londona Biblio

6 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon.
7 Kaj li prenos la du kaprojn, kaj starigos ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
8 Kaj Aaron faros lotojn pri la du kaproj: unu loton por la Eternulo kaj la duan loton por Azazel.
9 Kaj Aaron alportos la kapron, sur kiun falis la loto por la Eternulo, kaj li oferfaros ĝin kiel pekoferon.
10 Kaj la kapron, sur kiun falis la loto por Azazel, li starigu vivan antaŭ la Eternulo, por fari super ĝi pekliberigon kaj forsendi ĝin al Azazel en la dezerton.
11 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon, kaj buĉos sian bovidon de pekofero.
12 Kaj li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj de la altaro, kiu staras antaŭ la Eternulo, kaj plenajn plenmanojn da bonodora pistita incenso, kaj li enportos tion malantaŭ la kurtenon.
13 Kaj li metos la incenson sur la fajron antaŭ la Eternulon, kaj nubo de la incenso kovros la fermoplaton, kiu estas sur la kesto de atesto, por ke li ne mortu.
14 Kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antaŭan parton de la fermoplato, kaj antaŭ la fermoplato li aspergos sep fojojn per la sango, kiu estos sur lia fingro.
15 Kaj li buĉos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos ĝian sangon malantaŭ la kurtenon, kaj agos kun ĝia sango tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per ĝi sur la fermoplaton kaj antaŭ la fermoplato.
16 Kaj li pekliberigos la sanktejon koncerne la malpuraĵojn de la Izraelidoj kaj iliajn krimojn, en ĉiuj iliaj pekoj; kaj tiel li agos kun la tabernaklo de kunveno, kiu estas inter ili, meze de iliaj malpuraĵoj.
17 Neniu homo estu en la tabernaklo de kunveno, kiam li eniros, por pekliberigi la sanktejon, ĝis li eliros. Kaj li pekliberigos sin kaj sian domon kaj la tutan komunumon de Izrael.
18 Kaj li eliros al la altaro, kiu estas antaŭ la Eternulo, kaj pekliberigos ĝin; kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj el la sango de la kapro, kaj metos ĝin sur la kornojn de la altaro ĉirkaŭe.
Levidoj 16 in Londona Biblio