Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 16:13-33 in Esperanto

Help us?

Levidoj 16:13-33 in Londona Biblio

13 Kaj li metos la incenson sur la fajron antaŭ la Eternulon, kaj nubo de la incenso kovros la fermoplaton, kiu estas sur la kesto de atesto, por ke li ne mortu.
14 Kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antaŭan parton de la fermoplato, kaj antaŭ la fermoplato li aspergos sep fojojn per la sango, kiu estos sur lia fingro.
15 Kaj li buĉos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos ĝian sangon malantaŭ la kurtenon, kaj agos kun ĝia sango tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per ĝi sur la fermoplaton kaj antaŭ la fermoplato.
16 Kaj li pekliberigos la sanktejon koncerne la malpuraĵojn de la Izraelidoj kaj iliajn krimojn, en ĉiuj iliaj pekoj; kaj tiel li agos kun la tabernaklo de kunveno, kiu estas inter ili, meze de iliaj malpuraĵoj.
17 Neniu homo estu en la tabernaklo de kunveno, kiam li eniros, por pekliberigi la sanktejon, ĝis li eliros. Kaj li pekliberigos sin kaj sian domon kaj la tutan komunumon de Izrael.
18 Kaj li eliros al la altaro, kiu estas antaŭ la Eternulo, kaj pekliberigos ĝin; kaj li prenos iom el la sango de la bovido kaj el la sango de la kapro, kaj metos ĝin sur la kornojn de la altaro ĉirkaŭe.
19 Kaj li aspergos ĝin sep fojojn per la sango, kiu estas sur lia fingro, kaj li purigos ĝin kaj sanktigos ĝin de la malpuraĵoj de la Izraelidoj.
20 Kiam li finos la pekliberigadon de la sanktejo kaj de la tabernaklo de kunveno kaj de la altaro, li alkondukos la vivan kapron;
21 kaj Aaron metos siajn ambaŭ manojn sur la kapon de la viva kapro kaj konfesos super ĝi ĉiujn malbonagojn de la Izraelidoj kaj ĉiujn iliajn krimojn kaj ĉiujn iliajn pekojn, kaj li metos ilin sur la kapon de la kapro kaj forsendos ĝin per speciala homo en la dezerton.
22 Kaj la kapro forportos sur si ĉiujn iliajn malbonagojn en landon senkomunikiĝan; kaj li foririgos la kapron en la dezerton.
23 Kaj Aaron eniros en la tabernaklon de kunveno, kaj demetos de si la linajn vestojn, kiujn li surmetis, enirante en la sanktejon, kaj li restigos ilin tie.
24 Kaj li banos sian korpon en akvo sur sankta loko, kaj li surmetos sur sin siajn vestojn, kaj eliros kaj oferfaros sian bruloferon kaj la bruloferon de la popolo, kaj li pekliberigos sin kaj la popolon.
25 Kaj la sebon de la pekofero li fumbruligu sur la altaro.
26 Kaj tiu, kiu forkondukis la kapron por Azazel, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.
27 Kaj la propekan bovidon kaj la propekan kapron, kies sango estis enportita, por pekliberigi la sanktejon, oni elportu ekster la tendaron, kaj oni forbruligu per fajro ilian felon kaj ilian karnon kaj ilian malpuraĵon.
28 Kaj tiu, kiu forbruligis ilin, lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li povas eniri en la tendaron.
29 Kaj tio estu por vi eterna leĝo: en la sepa monato, en la deka tago de la monato, premu viajn animojn, kaj faru nenian laboron, nek la indiĝeno, nek la fremdulo, kiu loĝas inter vi.
30 Ĉar en tiu tago oni vin pekliberigos, por purigi vin; de ĉiuj viaj pekoj antaŭ la Eternulo vi fariĝos puraj.
31 Sabato de plena ripozo ĝi estu por vi; kaj premu viajn animojn; ĝi estu leĝo por eterne.
32 Pekliberigos la pastro, kiu estas sanktoleita, kaj kiu estas konsekrita, por pastri anstataŭ sia patro; kaj li surmetos sur sin la linajn vestojn, la sanktajn vestojn.
33 Kaj li pekliberigos la plej sanktan sanktejon kaj la tabernaklon de kunveno, kaj la altaron li pekliberigos; kaj la pastrojn kaj la tutan popolon de la komunumo li pekliberigos.
Levidoj 16 in Londona Biblio