12 Kaj argilan vazon, kiun ektuŝos la elfluulo, oni rompu; kaj ĉiun lignan vazon oni lavu per akvo.
13 Kaj kiam la elfluulo puriĝos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia puriĝo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura.
14 Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aŭ du kolombidojn, kaj li venu antaŭ la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro.
15 Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo koncerne lian elfluon.
16 Se ĉe iu okazos elfluo de la semo, tiam li banu en akvo sian tutan korpon, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
17 Kaj ĉiun veston kaj ĉiun felon, sur kiun elverŝiĝis semo, oni lavu per akvo, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero.
18 Kaj kiam kun virino kuŝis viro kun elverŝo de semo, tiam ili banu sin en akvo, kaj ili estos malpuraj ĝis la vespero.
19 Kaj kiam virino havos elfluon, sango fluos el ŝia korpo, tiam ŝi dum sep tagoj restu en sia malpureco; kaj ĉiu, kiu ŝin ektuŝos, estos malpura ĝis la vespero.