Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 14:42-57 in Esperanto

Help us?

Levidoj 14:42-57 in Londona Biblio

42 Kaj oni prenu aliajn ŝtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj ŝtonoj, kaj oni prenu alian kalkaĵon kaj kalku la domon.
43 Se la infektaĵo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni elrompis la ŝtonojn kaj ĉirkaŭskrapis la domon kaj kalkis,
44 kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la domo, tiam tio estas pereiga lepro sur la domo; ĝi estas malpura.
45 Kaj oni detruu la domon, ĝiajn ŝtonojn kaj lignon kaj la tutan kalkaĵon de la domo, kaj oni elportu tion ekster la urbon, sur lokon malpuran.
46 Kaj kiu eniros en la domon, dum la tuta tempo, en kiu ĝi estos ŝlosita, tiu estos malpura ĝis la vespero.
47 Kaj kiu dormis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn; kaj kiu manĝis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn.
48 Sed se la pastro venos, kaj vidos, ke la infektaĵo ne disvastiĝis sur la domo, post kiam oni kalkis la domon, tiam la pastro deklaros la domon pura, ĉar la infektaĵo saniĝis.
49 Tiam, por senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj cedran lignon kaj ruĝan ŝnureton kaj hisopon;
50 kaj li buĉu unu el la birdoj super argila vazo, super fluakvo;
51 kaj li prenu la cedran lignon kaj la hisopon kaj la ruĝan ŝnureton kaj la vivan birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo buĉita kaj en la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn.
52 Kaj li senpekigos la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la ruĝa ŝnureto.
53 Kaj li lasos la vivan birdon forflugi ekster la urbon, sur la kampon; kaj li pekliberigos la domon, kaj ĝi estos pura.
54 Tio estas la leĝo pri ĉiu infektaĵo de lepro kaj pri favo,
55 kaj pri lepro sur vesto kaj sur domo,
56 kaj pri ŝvelaĵo kaj pri likeno kaj pri makulo;
57 por instrui, kiam oni devas deklari malpura kaj kiam oni devas deklari pura. Tio estas la leĝo pri la lepro.
Levidoj 14 in Londona Biblio