Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 14:10-18 in Esperanto

Help us?

Levidoj 14:10-18 in Londona Biblio

10 Kaj en la oka tago li prenos du ŝafidojn sendifektajn kaj unu ŝafidinon sendifektan, jaraĝan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log’on da oleo.
11 Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
12 Kaj la pastro prenos unu el la ŝafidoj kaj alportos ĝin kiel kulpoferon kune kun la log’o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.
13 Kaj li buĉos la ŝafidon sur la loko, sur kiu oni buĉas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; ĉar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; ĝi estas plejsanktaĵo.
14 Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
15 Kaj la pastro prenos iom el la log’o da oleo kaj verŝos sur sian maldekstran manplaton.
16 Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaŭ la Eternulo.
17 Kaj el la restaĵo de la oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero.
18 Kaj la restaĵon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, ĉi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo.
Levidoj 14 in Londona Biblio